Zaolzie

Pola Armeo enirante en Český Těšín (Czeski Cieszyn) en 1938.

Zaolzie estas la pola nomo de areo nune en la Ĉeĥa Respubliko kiu estis disputita inter intermilitaj Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. La nomo signifas "teroj trans la rivero Olza"; ĝi estas nomata ankaŭ Śląsk zaolziański, kio signifas "trans-Olza Silezio". Similaj terminoj en aliaj lingvoj estas Zaolší (Zaolží) en ĉeĥa kaj Olsa-Gebiet en germana. La regiono Zaolzie estis kreita en 1920, kiam Teŝinia Silezio estis dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Zaolzie formas al orientan parton de la ĉeĥa parto de Teŝinia Silezio. La divido kontentigis neniun flankon, kaj konstanta konflikto ĉe la regiono kondukis al ties aneksigo fare de Pollando en Oktobro 1938, post la Munkena Interkonsento. Post la Germana invado de Pollando en 1939, la areo iĝis parto de Nazia Germanio ĝis 1945. Post la milito, oni restarigis la limojn de 1920.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search